Vizitu Forumon

Frakasita monfalsado

(GMT+08:00) 2014-12-01 16:49:08     Redaktoro:Xiong Linping

La 26an de novembro la brita ĵurnalo Daily Telegraph raportis, ke antaŭ nelonge la itala polico frakasis grupon, kiun regas mafio, kaj en kiu ĝi faras falsan papermonon, kaj arestis kvindek ses suspektatojn rilatajn al la kazo. La grupo disponis antaŭecajn presaparatojn, kaj el ĝi elfluis 90-procentoj de la falsaj eŭrobiletoj.

Tiu ĉi mafia grupo, kiu de la ekzekutiva institucio estas nomata kiel "Napoli Group", prenis Naples-on, Italio, kiel sian bazon. Ĝi agis tre sekrete, kaj kreis por si slangon, en kiu, ekzemple, oni parolis pri "poŝtkarto" anstataŭ "mono", "pastobuletoj" anstataŭ "ŝuoj", "usonano" aŭ "ambasadoro" anstataŭ "usona dolaro" ktp.

La naplesa prokuroro Giovanni Colangelo diris, ke ĉi tiu falsofara grupo havas tiom malbonan reputacion, ke konas ĝin ĉiuj eŭropaj policoj. Ĝi konsistas almenaŭ el dek diferencaj krimulaj organizaĵoj, kaj ĉiu el ili respondecas pri aparta procedo en falsado de papermono.

Laŭinforme, la itala polico faris dum du jaroj esploradon pri la organizaĵo "Napoli Group". En ĉi tiu agado la polico trovis, en Arzano apud Naples, falsofaran presilon kaj kontantaĵon valorantan al miliono da eŭroj.

La falsaj monbiletoj, presitaj de "Napoli Group", enfluis en kelkdekon da landoj, inkluzive de Germanio, Hispanio, Francio, Bulgario, Albanio, Tunizio kaj Monako. La grupo faris eĉ tiun falsan papermonon kun nominala valoro de 300 eŭroj, kiu fakte ne ekzistas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto