Vizitu Forumon

Okazis Ĉina-Usona Interreta Forumo en Vaŝingtono

(GMT+08:00) 2014-12-03 16:46:54     Redaktoro:Lina

Marde en Vaŝingtono inaŭguriĝis la 7a Ĉina-Usona Interreta Forumo kun la ĉeftemo "dialogo kaj kunlaboro". Lu Wei, ĝenerala direktoro de la ĉina Ŝtata Oficejo de Interreta Informo, kaj usona ŝtata vicsekretario Catherine Novelli, ĉeestis al la forumo kaj faris parolojn.

Lu Wei diris, ke en la nova periodo la dulandaj rilatoj en la interreto ĝenerale bonas kaj stabile iras antaŭen. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio estas la plej granda merkato ekster Usono por usonaj interretaj entreprenoj, preskaŭ ĉiuj famaj interretaj entreprenoj de Usono akiras grandegan profiton en Ĉinio, dum en la usona borso estas tabeligitaj akcioj de proksimume 50 ĉinaj interretaj entreprenoj kun la valoro de preskaŭ 500 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la usonaj akcianoj dividas dividendon de evoluo de la ĉina interreta merkato.

Catherine Novelli diris, ke Ĉinio kaj Usono devas havi kunlaboron en la interreto kaj ankaŭ en aliaj kampoj. La du landoj havas grandan kunlaboran spacon kaj komunajn interesojn rilate la interretan sekurecon. Catherine diris ankaŭ, ke ambaŭ landoj estas viktimoj de interretaj atakoj kaj bezonas kune klopodi kiel amikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto