Vizitu Forumon

Ban Ki-moon estas indigna pri atako al aŭtovico de UN

(GMT+08:00) 2014-12-04 16:25:25     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon merkrede publikigis komunikaĵon pere de sia proparolanto, forte kondamnante la teruratakon al aŭtovico de UN tiutage en Somalio.

La komunikaĵo diris, ke la teruratako tiutage en Mogadiŝo rezultigis morton kaj vundiĝon de kelkaj pasantoj kaj sekurecpersonoj, kaj aŭtoj de UN estis difektitaj; Ban Ki-moon kondolencas parencojn de la mortintoj kaj deziras fruan resaniĝon al la vunditoj.

Ban Ki-moon emfazas, ke krimo de terorisma atako ne estas senkulpigebla per iu ajn motivo. Li reasertas, ke UN firme klopodos kun la popolo kaj registaro de Somalio kaj liveros helpojn al ĉiuj somalianoj por la restartigo de paco kaj prospero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto