Vizitu Forumon

Recenzo de la germana eksĉefministro Helmut Schmidt pri la libro "Xi Jinping Parolas pri Ŝtata Regado"

(GMT+08:00) 2014-12-05 15:48:00     Redaktoro:Xiong Linping

En 1975 mi unuafoje vizitis Ĉinion, de post tio en Ĉinio tre grandege ŝanĝiĝis la politikoj, ĉu pri internaj aferoj, ĉu pri eksteraj aferoj. En tiuj ĉi kelkaj dekoj da jaroj mi multfoje faris viziton al Ĉinio, kiun kaj kies civilizacion kvin mil jarojn longan mi des pli admiras.

Maje de 2012 mi konatiĝis kun sinjoro Xi Jinping en Pekino. Duonan jaron poste, nome en novembro de 2012, Xi Jinping estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Observinte lian oficadon dum du jaroj, mi pli profunde konsciis, ke al la zorgado kaj vidangulo de ĉinaj altrangaj politikistoj okazis grava ŝanĝiĝo, kaj samtempe ili sin tenas ĉe la tradicio de Ĉinio pri internaj kaj eksteraj aferoj.

La civilizacio de la ĉina nacio daŭras kvin mil jarojn, sen ia ajn rompiĝo, kaj eĉ hodiaŭ ĝi vivas energie. Eĉ tiam, kiam la Mongoloj aŭ la Manĉuroj okupis la Centron de Ĉinio, la tradicio de Han-nacieco ŝanĝiĝis neniom, sed kontraŭe la Mongoloj kaj la Manĉuroj lasis sian regadon sub la sistemon de Han-nacieco.

En la 15a jarcento la civilizacio de Ĉinio ankoraŭ antaŭis la mondon, ĉu en ŝipokonstruo, presado, ĉu en milita teknologio. Tiam la industriismo en Eŭropo komencis sian paŝon, kaj tuj sekvis Nordameriko ĉi-flanke. En la 19a jarcento Ĉinio suferis de turmentoj: eŭropaj potencoj agis nedecajn agojn. Kaj en la 20a jarcento Japanio grandskale invadis Ĉinion kaj faris ĝin vivi en abismo de mizerego. Sun Yat-sen kaj aliaj samideanoj, post sia senĉesa penado, provis liberigi la patrujon de alilandaj potencoj. Finfine, en 1949 la ĉina popolo, sub la gvidado de Mao Zedong, gajnis venkon, kaj per tio Ĉinio denove stariĝis. Mao Zedong, ekster dubo, estis tiam politika gvidanto, kaj la fondiĝo de Ĉinio baziĝis sur la fundamento, kiun metis Mao Zedong.

Post la forpaso de Mao Zedong en 1976 Deng Xiaoping fariĝis la plej alta gvidanto de la ŝtato. Ĝuste sub lia gvidado Ĉinio aperis malferme al la ekstera mondo kaj fandiĝis en la tutmondan ekonomion. Ankaŭ ĝuste kondukate de li, la ĉinoj suriris la vojon, sur kiu ili ĉiam pli riĉiĝas.

La daŭre rapida disvolvado de tridek kvin jaroj ekde la reformado kaj pordmalfermo faris Ĉinion la dua granda lando en la mondo laŭ ekonomia totalo, kaj post kelkaj jaroj ĝi jam estos la unua. Tia juĝo dependas de tio, ke la ŝtato kaj la alta tavolo estas relative stabilaj. La nova gvidantaro de Ĉinio kun Xi Jinping kiel kerno firme fidelas al tiu ĉi evolumodelo, kiu aplikiĝas ĝis nun.

Hodiaŭ, tiuj homoj, kiuj nun vizitas Ĉinion, trovis, ke Ĉinio intertempe antaŭenigas plurajn laborojn. La rajto de kamparanoj-laboristoj havas pli grandan garantion. Aperis pli grandaj, pli bonefikaj entreprenoj rilate al agrikulturo. Se oni komparu la hodiaŭan staton kun tiu antaŭ kvardek jaroj, kiam estis la epoko de Mao Zedong, oni vidas, ke la nunaj civitanoj en Ĉinio havas pli grandajn spacon, liberecon, kaj rajton en ĉiuj flankoj.

Sed estas bedaŭrinde, ke la alta tavolo de Ĉinio ĉiam komprenas la Okcidenton pli multe, ol la Okcidento komprenas Ĉinion. La apero de tiu ĉi libro de prezidanto Xi Jinping estas bona provo ŝanĝi la cirkonstancojn. La libro diras la alilandan leganton, kian filozofion sekvas la ĉina alta tavolo, kien direktiĝas Ĉinio, kaj de kia strategio Ĉinio sin disvolvas. El la libro la mondo povos pli bone komprenas la disvolvon de Ĉinio, precipe la politikon de Ĉinio pri internaj kaj eksteraj aferoj. Prezidento Xi Jinping esperas realigi la revon de Ĉinio, tio estas, pompa leviĝo de la ĉina nacio. Por tio Ĉinio nepre havigas al si vojon, sur kiu ĝi faras sin potenca. Tiu ĉi verko povas helpi al fremdlandaj legantoj pli objektive observi Ĉinion, pli bone komprenas Ĉinion, kaj pli amplekse konas Ĉinion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto