Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Dec 05)

(GMT+08:00) 2014-12-05 14:51:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Karolina kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La ĉina registaro marde subskribis interkonsenton kun la Disvolva Programo de UN, promesante mondonacon de ses milionoj da usonaj dolaroj al la Multpartnera Konfidofonduso de UN por Respondo al Ebola. En la nomo de la ĉina registaro la Komerca Ministerio subskribis la interkonsenton. La mondonaco estas unu el la helpoj anoncitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping al la batalo kontraŭ Ebola kaj subtenos la Mision de UN por Urĝa Respondo al Ebola. Alain Noudehou, reprezentanto de la Disvolva Programo de UN al Ĉinio, diris al mediatoj post subskribo de la interkonsento, ke la mondonaco de ses milionoj da dolaroj estos uzata en du kampoj de laboroj de la misio: fortigi preventon kaj regadon de la epidemio en Okcident-Afriko kaj helpi rekonstruon de lokaj komunumoj post la fino de la epidemio. De post la apero de la epidemio Ĉinio liveris urĝajn helpojn kun la totala valoro de 750 milionoj da juanoj al landoj trafitaj de Ebola por kvar fojoj respektive en aprilo, aŭgusto, septembro kaj oktobro.

Lunde rusa prezidento Vladimir Putin komencis vojaĝon al Turkio por ŝtata vizito kaj ankaŭ por ĉeesto al la kvina kunveno de la rusa-turka komitato de altnivela kunlaboro. Putin diris post la kunveno, ke laŭ interkonsento de la du landoj Rusio pliigos je tri miliardoj da kubaj metroj la transportan kvanton de la naturgasa dukto, kiu kuras tra la turka teritorio de la Nigra Maro kaj malaltigos je 6% la prezon de naturgaso eksportata al Turkio ekde la 1a de januaro 2015. Putin intertraktis kun sia turka paralelulo Recep Tayyip Erdoğan. La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj, energio, la siria situacio kaj aliaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Poste ili ĉeestis la kvinan kunvenon de la rusa-turka komitato de altnivela kunlaboro. Rusa mediato raportis, ke inter membroj de la rusa delegacio estis dek ministroj pri komerco, energio kaj aliaj kampoj, kaj la ĉefa temo de la intertraktado estis energio.

Kenja prezidento Uhuru Kenyatta marde anoncis batalon kontraŭ la ekstremisma grupo Al-Shabaab. Lastatempe ministro pri internaj aferoj kaj polica ĉefo estis eksigitaj pro ripetaj terorismaj atakoj en la lando. Marde frumatene estis atakita ŝtonminejo en la regiono Mandera, kaj membroj de la ekstremisma grupo Al-Shabaab elekte mortigis 36 homojn. Dek tagojn antaŭe membroj de Al-Shabaab atakis longdistancan buson, kaj 28 homoj estis mortigitaj. Marde posttagmeze Kenyatta faris paroladon al la tuta lando, ĵurante gajni la kontraŭterorisman batalon. Li forte kondamnis krimajn agojn de teroristoj, opiniante, ke ili estas frenezaj bestoj. Li konfesis malfortecon de Kenjo en la sekureca kampo, anoncis demision de polica ĉefo David Kimaiyo kaj proponis kandidaton al nova ministro pri internaj aferoj por anstataŭi Joseph Ole Lenku eksigitan pro malboniĝo de la sekureca situacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto