Vizitu Forumon

Sud-Afriko memorigis datrevenon de forpaso de Mandela

(GMT+08:00) 2014-12-06 16:27:45     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Pretorio miloj da sud-afrikanoj memorigis la unuan datrevenon de la forpaso de Nelson Mandela. Oni oferis florkronojn antaŭ la statuo de Mandela. Lia vidvino Graça Machel diris, ke la spirita heredaĵo de Mandela apartenas ne nur al iu lando, sed ĉiu povas trakti la mondon per lia bonkoreco kaj toleremo.

Sud-afrika ministro pri scienco kaj tekniko Naledi Pandor diris, ke Mandela finis la rasapartigan sistemon en Sud-Afriko, metis fundamenton por la nova socio kaj faris la estontecon plena de espero.

Proparolanto de la Sud-Afrika Federacio de Laborsindikatoj diris en komunikaĵo, ke Mandela faris grandegan kontribuon por Sud-Afriko kaj la sud-afrika popolo klopodos por plenumi promesojn de la konstitucio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto