Vizitu Forumon

Ĉinio sukcese enorbitigis sateliton ĈBTRS-4

(GMT+08:00) 2014-12-07 18:41:52     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio sukcese sendis al la kosmo la sateliton ĈBTRS-4, kundisvolvitan kun Brazilo, dimanĉe el la Taiyuan-a bazo per la raketo Long-Marŝo-4B. Tio estis la 200a flugo de la raket-familio Long-Marŝo.

La raketo pafiĝis je 26 minutoj post la 11a tagmeze, kaj enorbitigis la terresursan sateliton. ĈBTRS-4 estas unu el la satelitoj de la Ĉina-Brazila Terresursa Satelit-programo (ĈBTRS), kiu komenciĝis en 1988. Tiuj satelitoj estas uzataj en monitorado, planado kaj administro, forstokulturo, akvo-konservo, mediprotekto kaj agrikulturo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto