Vizitu Forumon

La plej granda kristnaska pudingo

(GMT+08:00) 2014-12-08 13:21:52     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 1a de decembro, antaŭ nelonge Jon Fell, la ĉefo de la kuiristoj de la hotelo Sella Park en Calderbridge en la distrikto Lake, Britio, faris kolosan kristnaskan budingon, kiu pezas 45 kilogramojn, kaj kies titola kvanto de varmo estas 202 000 kalorioj; tiu miksaĵo povus esti disponigita al familio kun kvar anoj por manĝado tutmonate.

La larĝo de tiu ĉi pudingo estas ĉirkaŭ 60 centimetroj. Por kuiri ĝin oni bezonis 6 kilogramojn da bruna sukero kaj diversspecaj sekvinberoj kaj krome aliajn materialojn: 20 citronoj, 40 pomoj, 4 grandaj panpecojn, 40 ovoj, 2 boteloj da rumo, 2 boteloj da brando, 2 kilogramoj da miksitaj fruktŝeloj, kaj 2 kilogramoj da nuksoj tranĉe dispecigitaj.

Jon Fell elspezis plenajn 24 horojn por tiu ĉi pudingo, kiu laŭmezure estas 450-obla ol ordinara pudingo. Li klarigis, ke ordinara pudingo pezas nur 100 gramojn, havas 450 kaloriojn en kvanto de varmo. Li sin mokis: li faris "finan" kristnaskan pudingon, ridete asertante, ke tro alta estas ĝia varmenergio, en ĝi plenas sukero kaj graso, kaj manĝonto sin gardu, por ne eltiri kormalsanon.

Por ke la kristnaska pudingo havu apartan guston, Jon Fell aldonis al ĝi 2 botelojn da brando kaj 2 botelojn da rumo. Li eldiris, ke en kutima kazo oni per supkulero enmetas alkoholaĵon en pudingon; se permesas la tempo, oni ĝin konservas en fridujo dum 2 aŭ 3 semajnoj, kaj poste en ĝin oni enmiksas brandon kaj rumon.

Jon Fell diris, ke ĝi estas la plej granda pudingo el tiuj, kiujn li vidis. Pro ĝia troa pezo Jon Fell devis venigi 3 homojn por ĝin kunporti. Nun tiu ĉi grandega kristnaska pudingo estas vendata, kaj la enspezo estos donacita al filantropia institucio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto