Vizitu Forumon

Eksa supera ŝtatoficisto kondamnita al dumviva mallibereco

(GMT+08:00) 2014-12-10 16:09:30     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina juĝejo merkrede kondamnis eksan superan ŝtatoficiston pri ekonomia planado Liu Tienan al dumviva mallibereco.

La Langfang-a Meznivela Popola Juĝejo de Hebei-provinco konviktis la eksan vic-ĝeneral-direktoron de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado kaj eksan ĉefon de la Ŝtata Energi-Administracio, ke li prenis ŝmirmonon.

Liu estas senigita je politikaj rajtoj por la tuta vivo kaj ĉiuj personaj posedaĵoj kaj riĉaĵoj estos konfiskitaj.

La juĝejo faris la decidon, ke Liu prenis ŝmirmonon de 35,58 milionoj da juanoj en la periodo de 2002 ĝis 2012 persone aŭ pere de lia filo Liu Decheng.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto