Vizitu Forumon

Maĉguma Muro

(GMT+08:00) 2014-12-15 16:39:21     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 2a de decembro, en la bazaro Pike Place en la urbo Seattle ĉe la okcidenta marbordo de Usono staras muro, al kiu algluiĝis bunta maĉgumo maĉita de turistoj. la muro iam estis priskribita kiel unu el la plej abomenaj turismaj vidindaĵoj en la mondo. Sed ĝia plene energie vidimpeto allogas rigardon de multe da turistoj.

Laŭinforme, de la komenco de la naŭa jardeko de la pasinta jarcento multaj lokanoj iris al teatro apud la bazaro Pike Place por spektado; kiam ili preterpasis la muron, ili kutime algluis maĉgumon maĉitan al la muro. Aliaj tion vidis, ankaŭ tion faris, kaj sekve pli kaj pli multe da maĉgumo algluiĝis al la muro. Komence mastrumantoj de la bazaro venigis homojn forigi la maĉgumon, sed poste ili trovis, ke la muro jam estas allogaĵo por turistoj, kaj simple nomis ĝin "maĉguma muro". Tiel, ĉiuj homoj, se ili volas, gluas maĉgumon sur la muron. Nun sur la muro la maĉgumo jam dikas je kelkdek centimetroj.

Lastatempe David Fulmer kaj lia koramikino el la urbo Pitsburgo de la ŝtato Pensilvanio turismis en Seattle kaj faris mensŝokajn fotojn pri tiu ĉi muro. Li diris, ke je ekvido al "maĉguma muro" li sentis sin ege ŝokita; krom iom abomena, ankaŭ tre aparta li ĝin vidis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto