Vizitu Forumon

Li Keqiang atingis Belgradon por oficiala vizito al Serbio

(GMT+08:00) 2014-12-16 18:13:50     Redaktoro:Selena

Lunde vespere ĉina ĉefministro Li Keqiang aviadile atingis Belgradon por ĉeesti kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj centreŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj fari oficialan viziton al Serbio, invitite de sia serbia kolego Aleksandar Vucic.

Li estis salutita de serbaj ĉefministro Vucic kaj du vic-ĉefministroj en la flughaveno. Sekve la dulandaj ĉefministroj faris interparolon.

Li asertis, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Serbio havas longan histrion kaj restas tre vigla pro tio, ke delonge la du landoj ĉiam apogas unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, reciprokprofitaj kunlaboroj senĉese grandiĝas, kaj interŝanĝoj daŭre profundiĝas. Li kredas, ke la vizito helpos solidarigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Serbio, kaj la kunveno servos por antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj la landoj centreŭropaj kaj orient-eŭropaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto