Vizitu Forumon

Internacia komunumo forte kondamnas teruratakon en Pakistano

(GMT+08:00) 2014-12-17 17:59:07     Redaktoro:Selena

Iu lernejo en Peshawar de Pakistano marde estis atakita de armitaj personoj, kaj mortis almenaŭ 141 homoj, inkluzive de 132 lernantoj kaj 9 instruaj kaj administraj personoj. Poste la pakistana Talibano deklaris sian respondecon pri la atako. La internacia komunumo esprimis fortan kondamnon al la atako.

Pakistanaj prezidento Mamnoon Hussain kaj ĉefministro Nawaz Sharif tiutage esprimis fortan kondamnon al la atako. Sharif deklaris, ke en la venontaj tri tagoj la tuta lando funebru pro viktimoj.

En la sama tago ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon forte kondamnis la atakon kaj urĝis la pakistanan registaron puni la atakantojn.

Ankaŭ usona prezidento Barak Obama reasertis, ke Usono subtenas la pakistanan registaron batali kontraŭ terorismo kaj ekstremismo kaj akceli regionan pacon kaj stabilecon.

Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio estas konsternita kaj afliktita de la atako kaj esprimas plej fortan kondmnon. Li akcentis, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj subtenos plu la senlacajn klopodojn de la pakistana registaro por la batalo kontraŭ terorismo kaj protekto de nacia stabileco kaj popola sekureco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto