Vizitu Forumon

Xi Jinping atingis Makaon por celebrado de 15-jara jubileo

(GMT+08:00) 2014-12-19 18:15:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede tagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Makaon por celebrado de la 15a datreveno de la reveno de Makao al la patrolando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ankaŭ ĉeestos la enoficiĝan ceremonion de la kvara-mandata registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono en sabato.

Atinginte la Makaan Internacian Flughavenon, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de Chui Sai On, ĉefadministranto de Makao kaj lia edzino Fok Waifun, kaj du makaaj infanoj, kiuj prezentis bukedojn al ili.

Xi manpremis kun Ho Hau Wah, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj eksa ĉefo de la Makaa Speciala Administracia Regiono.

Xi diris al raportistoj en la flughaveno, ke li ĝojas viziti Makaon denove post kvin jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto