Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun egipta prezidento

(GMT+08:00) 2014-12-25 15:33:38     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en la Granda Popola Halo ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi. Li diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Egiptio havas longan historion, kaj la du landoj ĉiam subtenas unu la alian. Li rimarkigis, ke la propono de Ĉinio pri konstruo de la silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo de la 21a jarcento estas akorda kun la nacia disvolva strategio de Egiptio, kaj li esperas, ke la du landoj elvolvos la avantaĝojn de interkompletigo en kunlaboro de produktkapablo por akceli ekonomian disvolvadon kaj pliigi laborŝancojn.

Al-Sisi diris, ke Egiptio kaj Ĉinio havas profundan amikecon, la duflankaj rilatoj longperiode disvolviĝas stabile, kaj la kunlaboro inter la du landoj prezentas vastan perspektivon. Li diris, ke Egiptio laŭdas la eksterlandan politikon de Ĉinio kaj admiras la grandan atingon de Ĉinio kaj volas kunlabori kun Ĉinio precipe en la kampoj de produktkapablo, financado kaj investo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto