Vizitu Forumon

Turkio kaj Irako kunlaboros en batalo kontraŭ IŜ

(GMT+08:00) 2014-12-26 16:12:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi ĵaŭde atingis la turkan ĉefurbon Ankaro por intertrakto pri bonigo de duflankaj rilatoj.

La iraka registaro volas eksporti energifontojn al la mondaj merkatoj tra la turka teritorio, al-Abadi diris en komuna gazetara konferenco kun turka ĉefministro Ahmet Davutoglu. Li aldonis, ke Irako dividas komunan ekonomion kaj sekurecon kun Turkio, kaj ne permesos ajnan terorisman organizon vundi Turkion.

La rilatoj inter Ankaro kaj Bagdado estis streĉitaj pro la unuflanka vendo de petrolo de la iraka Kurda Regiona Registaro tra Turkio. La iraka centra registaro kaj la duonaŭtonoma kurda regiono lastatempe interkonsentis pri solvo de la buĝeta disputo pri petrola eksporto.

La iraka ĉefministro akcentis, ke lia lando estas preta por kunlaboro kontraŭ minacoj. Li diris: "Ni volas meti niajn rilatojn sur pozitivan nivelon kaj subteni absolutajn konstruemajn rilatojn kun Turkio."

Davutoglu diris, ke la du landoj devas plifortigi militan kunlaboron kontraŭ ĝihadistoj en Irako, kaj iliaj defendaj ministroj jam diskutis kiel fortigi la kunlaboron.

Davutoglu diris, ke Turkio promesis trejni la irakan armeon por bati militemulojn de la Islama Ŝtato en Irako. Li aldonis, ke neniu fremdlanda batalanto rajtu eniri Sirion, ĉu opoziciaj batalantoj de Sirio aŭ militemuloj de Islama Ŝtato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto