Vizitu Forumon

Indonezio: Malaperinta aviadilo eble jam dronis en maro

(GMT+08:00) 2014-12-29 17:23:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Dimanĉe matene la pasaĝeraviadilo QZ8501 de la aerkompanio AirAsia por la flugo de indonezia Surabaya al Singapuro malaperis super la maro proksima al la indonezia insulo Belitung. En la aviadilo estis 162 homoj. Oficisto el la indonezia Nacia Centro de Serĉado kaj Savado lunde diris, ke la malaperinta aviadilo eble jam dronis en la maro.

Bambang Sulistyo, respondeculo de la Nacia Centro de Serĉado kaj Savado, diris tiutage en gazetara konferenco, ke surbaze de ricevita koordinato kaj taksado, la fina situo de la aviadilo estis en la maro. "Nia supozo estas, ke la aviadilo jam dronis en la maro," li diris.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying lunde diris, ke Ĉinio jam sciigis al Indonezio, ke ĝi volas tuj sendi aviadilojn kaj ŝipojn al serĉado de la malaperinta aviadilo kaj donos helpon laŭ postulo de la indonezia flanko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto