Vizitu Forumon

Trovitaj estas pecoj de la malaperinta aviadilo QZ8501

(GMT+08:00) 2014-12-31 18:52:17     Redaktoro:Lina

Marde, la indonezia Nacia Centro de Serĉado kaj Savado anoncis, ke trovitaj estas pecoj de la malaperinta aviadilo QZ8501 kaj kadavroj de viktimoj. Nun ŝipoj kaj aviadiloj rapidas al grandskala serĉado.

Tiuvespere, citante informon de la indonezia Nacia Centro de Serĉado kaj Savado, aerkompanio AirAsia proklamis, ke ĝi faros enketon per kunlaboro kun koncernaj flankoj kaj donos necesajn servojn al familianoj de la pasaĝeroj.

La aviadilo QZ8501 perdis la kontakton kun la surtera regturo survoje de Indonezio al Singapuro. En la aviadilo estis 155 pasaĝeroj kaj 7 skipanoj.

Post malapero de la aviadilo, Indonezio, Malajzio, Singapuro, Aŭstralio kaj Ĉinio sendis ŝipojn kaj aviadilojn por serĉado.

Sciinte pri pecoj de la aviadilo kaj kadavroj de viktimoj, Tony Fernandes, ĉefadministranto de AirAsia, tuj faris pardonpeton. Li diris, ke nun estas "la ege malfacila momento" por AirAsia.

Marde vespere indonezia prezidento Joko Widodo faris koncizan parolon al mediatoj en Surabaya. Li diris, ke li havas la saman triston kun familianoj de la viktimoj. Li akcentis, ke serĉado daŭros por trovi kadavrojn de aliaj viktimoj. Cetere, li renkontiĝos kun familianoj de la viktimoj. Laŭinforme, la plejparto de la pasaĝeroj en la malaperinta aviadilo venis de Indonezio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto