Vizitu Forumon

Publikiĝis la unua nomlisto de 32 viktimoj de la stampedo en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2015-01-02 15:56:55     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la informo de la oficiala Weibo, kiun disponas la informa oficejo de la ŝanhaja magistrato, la stampedo okazinta sur la placo Chenyi en Waitan, Ŝanhajo, kaŭzis morton de 36 homoj kaj vundiĝon de 47. Publikiĝis post komenca identigo la unua nomlisto de 32 viktimoj, kaj aliaj viktimoj nun estas en kontrolado de identeco.

Laŭ informo de la oficejo pri tajvanaj aferoj de la ŝanhaja magistrato, laŭ la kuna aranĝo de la Asocio por Rilatoj trans Tajvana Markolo kaj Markola Interŝanĝa Fondaĵo, la gepatroj, fratino kaj kolegino de la samlandanino, tajvananino Zhou Yian, kiu pereis en la stampedo, atingis Ŝanhajon vespere de la 1a de januaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto