Vizitu Forumon

Usono aplikas novajn sankciojn kontraŭ Nord-Koreio

(GMT+08:00) 2015-01-03 15:20:28     Redaktoro:Yu Rongkang

Usona prezidento Barack Obama vendrede subskribis administracian ordonon apliki novajn sankciojn kontraŭ la nord-korea registaro por reagi al la interreta atako kontraŭ la film-distraĵa kompanio Sony.

Laŭ la ordono, Rekognoska Ĝenerala Buroo, Korea Komerca Korporacio de Minerala Disvolvado kaj Korea Tangun-a Komerca Korporacio, kaj dek individuoj, kiuj laboras por tiuj entoj aŭ la nord-korea registaro, estis enskribitaj en la liston de sankcioj. Ili estas malpermesitaj uzi la usonan financa sistemon, kaj usonaj civitanoj ne devas komerci kun ili.

La Blanka Domo diris en sia deklaro, ke la nord-korea registaro lanĉis la interretan atakon kontraŭ la film-distraĵa kompanio Sony, kaj la vendrede publikigitaj sankcioj estas la unua parto de konvena reago de la usona registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto