|
|
||
He Zhenliang, honora prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato kaj eksa prezidanto de la Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato, forpasis dimanĉe posttagmeze en Pekino en la aĝo de 85 jaroj.
He faris grandan kontribuon al la olimpika movado en Ĉinio kaj ludis gravan rolon en la sukcesa peto de Pekino por la rajto organizi la Olimpikojn de 2008. Li estis elektita de sporta gazeto kiel unu el la dek plej influaj sportaj gvidantoj en la mondo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |