Vizitu Forumon

Li Keqiang vidatestas la unuan pruntedonon de Webank

(GMT+08:00) 2015-01-05 16:30:56     Redaktoro:Xiong Linping

Komence de la nova jaro, nome en la 4a de januaro, ĉina ĉefministro Li Keqiang venis al Shenzhen por inspektado. En la domo de Webank, kiu nun restas en provoperacioj, Li Keqiang vidatestis la unuan pruntedonon de tiu ĉi banko, la unua interreta banko en Ĉinio. Li Keqiang rimarkis, ke tiu ĉi malgranda paŝo de Webank signas grandan paŝon de la financa reformado de Ĉinio.

Ĉe komputilo Li Keqiang alklakis retropaŝan klavon, kaj tial kamionisto Xu Jun ricevis sian etkvantan prunton de 35 000 juanoj. Ĝi estas la unua pruntedono de Webank, la unua interreta banko entreprenata de civilaj individuoj en Ĉinio. Por tio Li Keqiang ekscitite diris: "Malgranda paŝo de Webank, sed granda paŝo de la financa reformado."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto