Vizitu Forumon

Kostariko atendas kunlaboron kun Ĉinio en pli da kampoj

(GMT+08:00) 2015-01-07 16:34:22     Redaktoro:Yu Rongkang

La vizitanta kostarika prezidento Luis Guillermo Solis Rivera diris marde en Pekino, ke Kostariko volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de infrastruktura konstruo, financo kaj energio kaj esperas, ke Latin-Ameriko kaj Ĉinio ludos pli gravan rolon en internaciaj aferoj.

Tiutage en la Popola Universitato de Ĉinio Solis faris prelegon pri la rolo de Ĉinio kaj Kostariko en la internaciaj rilatoj. Li diris, ke jam venis la nova epoko de tutmondiĝo, kaj la mondo alfrontas novajn defiojn kaj realon. Latin-Ameriko jam estas neignorebla forto de la internacia komunumo. Ĝi antaŭenpuŝas internacian kunlaboron kaj aktive agas por protekti sekurecon kaj prosperon de la regiono. Tial Kostariko kaj aliaj latin-amerikaj landoj plifortigos dialogon kaj kunlaboron kun marbordaj landoj de Pacifiko, inkluzive de Ĉinio.

Solis alte taksis la disvolviĝon de la rilatoj inter Kostariko kaj Ĉinio en la lastaj jaroj kaj esprimis la esperon altigi la kostarik-ĉinan kunlaboron al pli matura nivelo. Li emfazis, ke la kunlaboro inter la du landoj en la kampoj de infrastruktura konstruo, agrikulturo kaj financa servo prezentas vastan perspektivon, kaj la duflankaj rilatoj estos prosperaj kaj belaj kiel floroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto