Vizitu Forumon

Stabejo de la franca gazeto Charlie Hebdo estis atakita

(GMT+08:00) 2015-01-08 16:53:14     Redaktoro:Selena

 

Merkrede stabejo de la franca satira gazeto Charlie Hebdo en Parizo estis atakita de armitaj personoj. 12 homoj mortis kaj pluraj aliaj vundiĝis. La internacia komunumo kondamnis la atakon. Merkrede vespere franca prezidento François Hollande deklaris, ke Francio okazigos tutlandan funebron ekde ĵaŭdo kaj duonhisos flagon 3 tagojn por funebri mortintojn. La atakantoj ankoraŭ estas en eskapo, kaj neniu organizo deklalris respondecon pri la atako. La pariza polico jam malfermis varman lineon kaj alvokis al ĉelokaj vidantoj liveri atestojn.

La internacia komunumo kondamnis la atakon. La Sekureca Konsilio de UN merkrede publikigis deklaron, forte kondamnante la atakon kaj opiniante, ke tio estas sovaĝa kaj malkuraĝa terorisma atako.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei merkrede diris, ke Ĉinio profunde konsterniĝis kaj forte kondamnis la atakon. Ĉinio firme oponas ĉian terorismon kaj subtenas klopodojn de Francio por protekto de la ŝtata sekureco.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto