Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Jan 9)

(GMT+08:00) 2015-01-09 15:53:30     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĵaŭde matene en Pekino inaŭguriĝis la unua ministra kunveno de Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris salutparolon en la inaŭguro. Li diris, ke Ĉinio kaj la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj priskribos detalojn de kunlabora plano por la venontaj kvin jaroj. Li emfzis, ke la plano kune kun la Pekina Deklaracio, kaj la Regularo pri la Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj estos la ĉefaj rezultoj de la unua ministra kunveno. La Pekina Deklaracio resumos politikajn konsentojn, fiksos la direkton por la forumo kaj difinos gvidliniojn de la kunlaboro.

La kunlabora plano difinos ŝlosilajn kampojn kaj konkretajn rimedojn por la entuta kunlaboro de 2015 ĝis 2019 inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko, ampleksante politikan sekurecon, komercon, investon, financon, infrastrukturon, energion, resursojn, industrion, agrikulturon, sciencon kaj interhomajn interŝanĝojn. La regularo celas starigi regulojn de la forumo, difini tri regulajn dialogojn inter Ĉinio kaj la komunumo kaj liveri sisteman garantion por efektivigo de politikaj konsentoj kaj planoj.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas lastatempe anoncis, ke Palestino denove prezentos al la Sekureca Konsilio de UN projekton de rezolucio, kiu postulas fini la israelan okupadon. Aliflanke, Israelo persvadis Usonon ĉesigi ekonomian helpon al Palestino, por repagi al la palestina peto pri aliĝo al la Internacia Kriminala Kortumo. Abbas diris, ke Palestino plu klopodos en UN, ĝis kiam la rajtoj de la palestina popolo estos agnoskitaj. Sed tion oponis Hamas. Ĝia proparolanto Sami Abu Zuhri diris, ke Hamas tute oponas la decidon de la transira registaro, opiniante, ke tiu ago estas "politika stultaĵo". Por venĝi al Palestino, Israelo frostigis doganpagojn, kiujn ĝi kolektis anstataŭ Palestino, kaj minacis per pluaj rimedoj. Laŭ la leĝprojekto, adoptita de la usona Kongreso en lasta monato, se Palestino inciatos proceson kontraŭ Israelo en la Internacia Kriminala Tribunalo, Usono ĉesigos la monhelpon de ĉirkaŭ kvar milionoj da dolaroj ĉiujare al Palestino. Israela altrangulo diris, ke Israelo persvados israel-favorajn kongresanojn de Usono antaŭenpuŝi efektivigon de tiu leĝprojekto.

Marde enoficiĝis la nova usona Kongreso elektita en la lasta jaro. Tio signis, ke la respublikanoj komencis komplete regi la Kongreson. Tiutage la Ĉambro de Reprezentantoj elektis sian prezidanton, kaj nuna prezidanto John Boehner estis reelektita. Estis la tria fojo, ke li estis elektita prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj. Post la enoficiĝo de la nova Kongreso la respublikanoj okupas pli ol duonon de la Senato kaj de la Ĉambro de Reprezentantoj. Ili firme okupas la strategian pozicion, kaj konsistigos obstaklon al la administrado de prezidento Barack Obama el la Demokrata Partio en la venontaj du jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto