Vizitu Forumon

En Parizo okazis kontraŭterorisma parado

(GMT+08:00) 2015-01-12 18:08:13     Redaktoro:Lina

Dimanĉe posttagmeze en Parizo, francaj gravaj politikistoj, pli ol 40 alilandaj gvidantoj kaj respondeculoj de iuj internaciaj kaj regionaj organizoj partoprenis en granda kontraŭterorisma parado.

En la parado partoprenis franca prezidento Hollande, germana ĉefministro Angela Merkel, brita ĉefministro David Cameron, itala ĉefministro Matteo Renzi, hispana ĉefministro Mariano Rajoy, israela ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Junker. Tiuj gvidantoj kaj francaj popolanoj per la parado protestis kontraŭ terorisma ago. Samtempe ankaŭ en francaj aliaj urboj okazis kontraŭterorisma parado. Laŭ raporto, pli ol miliono da homoj partoprenis en la parado.

Sabate franca ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve diris, ke la parado estos por honori memoron de 17 viktimoj pafmortigitaj de teroristoj, kaj la franca registaro alprenos "eksterordinarajn" rimedojn por certigi sekurecon de la parado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto