Vizitu Forumon

Speciala konsultiĝo pri Sud-Sudano akiris pozitivan rezulton

(GMT+08:00) 2015-01-13 17:49:02     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde en Kartumo okazis speciala konsultiĝo de Interregistara Aŭtoritato por Disvolvo. Ĝin ĉeestis sudana ministro pri eksterlandaj aferoj Ali Ahmed Karti, etiopa ministro pri eksterlandaj aferoj Tedoros Adhanom, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, ĉefmediacianto de Interregistara Aŭtoritato por Disvolvo Seyoum Mesfin, sud-sudana ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro Marial Benjamin, ĉefreprezentanto de la sud-sudanaj ribeluloj por la intertraktado Taban Deng.

Danke al komunaj penoj de la ĉeestantoj, la du flankoj de la sud-sudana konflikto venis en akordon pri jenaj eroj: Ili konsentis efektivigi subskribitajn interkonsentojn, tuj senkondiĉe realigi kompletan batalhalton kaj krei kondiĉojn por plua intertraktado, fondi transiran registaron kiel eble plej rapide, kaj mildigi la humanecan situacion per efektivaj rimedoj; ili promesis certigi la sekurecon de diverslandaj personoj kaj institucioj kaj protekti gravajn bazajn instalaĵojn; ili subtenos kaj partoprenos la mediacion kaj klopodojn de Interregistara Aŭtoritato por Disvolvo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto