Vizitu Forumon

Xi Jinping emfazis konduki batalon kontraŭ korupteco profunden

(GMT+08:00) 2015-01-14 18:04:53     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 13a de januaro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj estro de la Centra Milita Komisiono, en la kvina plena sesio de la 18a Disciplin-Kontrola Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio faris gravan paroladon. Li emfazis neinterrompe konduki la batalon kontraŭ korupteco profunden.

La membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Kiu Yunshan, Zhang Gaoli, ĉeestis la sesion, kiun prezidis Wang Qishan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Disciplin-Kontrola Komisiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto