Vizitu Forumon

Kondamnita atako kontraŭ aŭtobuso en orienta Ukrainio

(GMT+08:00) 2015-01-15 18:26:04     Redaktoro:Lina

Merkrede posttagmeze, interurba aŭtobuso estis trafita de raketobuso antaŭurbe de Volnovakha en orienta Ukrainio. En la aŭtobuso 12 homoj mortis kaj aliaj 16 vundiĝis pro la atako. La internacia komunumo postulis fari radikalan enketon pri la atako kaj alvokis kiel eble plej frue okazigi kunvenon de kontaktgrupo pri Ukrainio.

Merkrede ukraina prezidento Petro Poroshenko deklaris, ke la 15-a de januaro estas la tago de tutlanda funebro por konservi memorojn de viktimoj de teroristaj atakoj.

Tiutage la ukraina parlamento alvokis, ke la okcidentaj landoj plenumu plu sankciojn kontraŭ Rusio, kiu "malobservas la internacian leĝon kaj aneksis partan teritorion de Ukrainio", kaj "esploru la eblecon liveri helpojn al Ukrainio por fortigi ĝian defendan kapablon". La ukraina parlamento ankaŭ konfirmis "Donetskan Popolan Respublikon" kaj "Luhanskan Popolan Respublikon" kiel terorismajn organizojn.

Merkrede, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon pere de sia proparolanto kondamnis la atakon kontraŭ aŭtobuso. Li alvokis koncernajn partiojn observi kaj plenumi la minskan batalhaltan interkonsenton. Li ankaŭ instigis koncernajn partiojn serĉi plu vojojn por rehavigi pacon al Ukrainio, konservi stabilecon, teritorian integrecon kaj la ŝtatan unuecon de Ukrainio.

La Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov merkrede diris, ke Rusio multe maltrankviliĝas pri la oftaj atakoj en orienta Ukrainio, kaj postulas fari detalan kaj objektivan enketon pri la atako. Li refoje esprimis sian esperon kiel eble plej frue okazigi kunvenon de kontaktgrupo pri Ukrainio.

Germana ĉefministro Angela Merkel, franca prezidento Hollande kaj ukraina prezidento Petro Poroshenko merkrede telefone interparolis. La tri gvidantoj opiniis, ke la tri-partia kontaktgrupo devas kiel eble plej frue kunveni por ĉiuflanke plenumi la minskan interkonsenton. Ili opiniis ankaŭ, ke la atako reflektas la urĝecon de kompleta batalhalto en orienta Ukrainio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto