Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Jan. 16)

(GMT+08:00) 2015-01-16 14:46:11     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Dimanĉe vespere la Nacia Elekt-Komisiono de Kroatio publikigis la unuan rezulton de la prezidenta elektado. Kolinda Grabar Kitarovic gajnis 50,43% da voĉoj el la kalkulitaj 99,42% da balotiloj, kaj venkis la rivalon Ivo Josipovic, kiu akiris 49,57% da voĉoj. Antaŭ du semajnoj okazis la unua baloto. La nuna prezidento Josipovic kaj kandidato el la plej granda opozicio Kroata Demokratia Unio Kitarovic okupis respektive la unuan kaj duan lokojn kaj eniris en la finalon. La du kanditatoj intense rivalis plu en la dua baloto, kaj fine Kitarovic gajnis la elektadon per tre malgranda supereco. Josipovic gratulis la venkinton, dirante, ke tio estas elektado kun tre proksimaj rezultoj kaj ankaŭ la venko de demokratio. La nove elektita prezidento diris, ke kiel ŝi promesis dum la kampanjo, ŝi klopodos fari pozitivajn ŝanĝojn al Kroatio kaj envicigi ĝin inter la membroŝtatoj Eŭropa Unio. Ŝi aldonis, "Estas granda nokto, tamen ni ne havas tempon por festi. Ekde morgaŭ ni plenumos niajn promesojn kaj laboros por pli bona Kroatio."

Ali Akbar Salehi, ĉefo de la Atom-Energia Organizo de Irano, dimanĉe diris, ke en la venontaj ok jaroj la irana postulado de riĉigita uranio estos 12-oble pli granda ol la nuna, kaj por kontentigi la postuladon Irano devas ĉiujare produkti 30 tunojn da riĉigita uranio, tamen la nuna jara produkto estas nur 2,5 tunoj. La produktkapablo ĉiam estas unu el la ĉefaj temoj de la intertraktado. Salehi diriis, ke la okcidentaj landoj ne volas serioze rigardi la justan postuladon de Irano, sed ĉiam urĝas Iranon redukti la nombron de siaj centrifugiloj. Irano podesas ĉirkaŭ 20 000 centrifugilojn, kaj 9 000 restas uzataj.

Salehi diris, ke krom la kapablo de urani-riĉigado, la alia faktoro, kiu malhelpas la intertraktadon, estas la diferenco de konfid-konstrua mekanismo inter la du partioj de la intertraktado, precipe inter Irano kaj la okcidentaj landoj. Irano opinias, ke dek jaroj estas racia limtempo. Sed la okcidentaj landoj insistas, ke la periodo de dek ĝis dudek jaroj estu pli taŭga. Ili delonge suspektas, ke Irano disvolvas nukleajn armilojn sub la mantelo de laŭleĝa nuklea plano. Sed Irano neas la akuzon. Tial unu el la ĉefaj demandoj en la intertraktado estas garantii, ke la irana nuklea plano estu sub la internacia kontrolo.

Merkrede la usona Federacia Buroo de Esplorado arestis viron, kiu estis suspektata komploti pri atako al la Kapitolo de Vaŝingtono. La 20-jara viro, nomata Christopher Cornell, venis el Ohio. Atestoj de la Federacia Buroo de Esplorado montris, ke li pretendis simpatii militantojn de la Islama Ŝtato. Li komplotis pri eksplodigo de bomboj en la Kapitolo de Vaŝingtono kaj aĉetis duonaŭtomatan fusilon kaj 600 kuglojn. Li ankaŭ faris planojn pri vojaĝo al Vaŝingtono por efektivigo de la atako.

Cornell vekis atenton de la Federacia Buroo de Esplorado antaŭ pluraj monatoj, kiam li parolis en afiŝoj de sociaj retejoj pri perforta ĝihado kaj indikis sian subtenon al la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. Li konsideras ĉiujn membrojn de la Kongreso kiel siajn malamikojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto