Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro vizitos Svision por fortigi financan kunlaboron

(GMT+08:00) 2015-01-16 18:27:07     Redaktoro:Yu Rongkang


(Ĉina vicministro Li Keqiang en Somera Monda Ekonomia Forumo, Svisio, 2014)

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Li Baodong vendrede diris en gazetara konferenco, ke la baldaŭa vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Svisio intensigos kunlaboron en financo kaj komerco.

Li Keqiang ĉeestos la 45an Jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo kaj faros laboran viziton al Svisio de la venonta mardo ĝis ĵaŭdo.

Li Baodong diris, ke financa kunlaboro estos grava punkto en lia labora vizito al la eŭropa lando. Svisio estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en Eŭropo, dum Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Svisio en Azio. Svisio estas la kvina granda komerca partnero de Ĉinio en Eŭropo. Li Baodong diris, ke en la lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Svisio bone disvolviĝis, altnivelaj kontaktoj oftis, kaj diverskampaj kunlaboroj profundiĝis. La ĉina-svisa liberkomerca interkonsento, kiu validiĝis en julio de la lasta jaro, estis mejloŝtono de la duflankaj rilatoj. Li diris ankaŭ, ke dum la restado Li Keqiang interparolos kun Simonetta Sommaruga, prezidanto de la Svisa Federacio kaj aliaj gvidantoj de la lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto