Vizitu Forumon

Renversiĝo de trenŝipo mortigis 21 homojn

(GMT+08:00) 2015-01-17 16:38:40     Redaktoro:Yu Rongkang

Entute 21 homoj mortis kaj alia restas malaperinta, post kiam trenŝipo kun 25 homoj sinkis en la rivero Jangzio en la ĉina orienta provinco Jiangsu ĵaŭde posttagmeze, lokaj aŭtoritatoj diris sabate.

Savantoj daŭre serĉas la kajuton laŭ la supra kaj malsupra etendaĵoj de la rivero por trovi la malaperinton, diris la Jiangsu-a Administracio de Mara Sekureco.

La ŝipo, nomata "Wanshenzhou 67", estis elakvigita sabate matene je 40 horoj post kiam ĝi sinkis en la kanalo Fubei, proksima al la urbo Jingjiang. La savantoj savis tri homojn. Unuaj esploroj konstatis, ke ĝi renversiĝis pro "malkonvena funkciigo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto