Vizitu Forumon

Okazis eksplodo antaŭ alĝeria ambasadorejo en Libio

(GMT+08:00) 2015-01-18 15:56:18     Redaktoro:Yu Rongkang

Tri gardistoj estis vunditaj de eksplodo antaŭ la alĝeria ambasadorejo en la libia ĉefurbo Tripolo. La bombo vundis tri gardistojn de la ambasadorejo kaj difektis proksimajn veturilojn. La vunditoj estis transportitaj al hospitalo. Ankoraŭ neniu grupo pretendis respondecon pri la atako.

Same kiel multaj aliaj landoj, Alĝerio retiris sian diplomatian personaron el Tripolo en la lasta somero dum la batalo inter armitaj frakcioj. De post kiam la fortoj de Libia Tagiĝo transprenis la ĉefurbon Tripolo en la lasta aŭgusto, pluraj ambasadorejoj fariĝis objektivoj de similaj atakoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto