Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Jan. 23)

(GMT+08:00) 2015-01-23 16:04:07     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Merkrede la ĉina firmao Wanda Grupo anoncis, ke ĉina miliardulo Wang Jianlin aĉetis 20% da akcioj de la futbala klubo Atletiko de Madrido, ĉampiono de la hispana ligkonkurso.

La bienaĵa magnato faris la interkonsenton kun prezidanto de la klubo Atletiko de Madrido Henrique Cerezo en Pekino. Laŭ la kontrakto, Wang pagos 52 milionojn da usonaj dolaroj por la akcioj, kio malpezigos la ŝuldŝarĝojn de la klubo. Ambaŭ partioj estis kontentaj pri la kunlaboro.

Dum la vizito de Wang en Hispanio en la lasta aŭtuno, la hispana klubo Valencio decidis sin vendi. Wang deziris esti domina akciulo de Valencio. Li diris, "Mi konsideris dum longa tempo kaj komparis la du klubojn, kaj nia fina decido estas la klubo Atletiko." Li aldonis, "Prezidanto kaj ĝenerala direktoro de la klubo Atletiko estas miaj bonaj amikoj, tial la prezo estas malalta. Ni scias, ke en la lasta jaro, iu ĉina klubo vendis 50% da siaj akcioj kontraŭ 200 milionoj da dolaroj."

La interkonsento aldonos pli da internacia gusto al la klubo. Henrique Cerezo diris, "Wanda estas la gvidanto de la tutmonda bienaĵa industrio, kaj Mi esperas, ke nia korporacio helpos bonigi nian internacian figuron."

Ĉinio konsentis doni al Svisio la investan kvoton de 50 miliardoj da juanoj sub la programo de Kvalifikita Fremda Instituci-Investanto.

La interkonsento estas parto de komprena memorando subskribita de la centraj bankoj de la du landoj, kiu ankaŭ inkludas la aprobotan planon starigi la unuan filion de ĉina banko en la svisa financa centro Zuriko por juana likvado en la estonteco. La interkonsento estas subskribita por efektivigi la promeson de Pekino kaj Berno por pli forta financa ligiteco kaj starigo de la juana forborda merkato en Zuriko.

La subskribo okazis post kiam la vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun prezidanto Simonetta Sommaruga de la Svisa Federacio en intertempo de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2015.

Li kaj Sommaruga atestis la subskribon de pluraj interkonsentoj de kunlaboro en la kampoj de nutraĵo, medicino, scienca esplorado kaj personaraj interŝanĝoj.

La du gvidantoj promesis plifortigi duflankan financan kunlaboron kaj konsentis subteni la starigon de la juana forborda merkato en Svisio. Analizantoj diris, ke tio signas ŝlosilan paŝon en la internaciigo de la ĉina valuto, precipe en Eŭropo.

Li Keqiang atribuis la novajn atingojn de la ĉina-svisaj rilatoj al la reciproka respekto, sincera traktado unu al la alia, kunlaboro sur egala bazo kaj ankaŭ al la reciprokprofita kaj kungajna kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio volas plu solidigi politikan interfidon kaj profundigi praktikan kunlaboron kun Svisio por levi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo kaj pli bone profitigi la du popolojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto