Vizitu Forumon

Fotoj pri glaĉeraj miraklaĵoj

(GMT+08:00) 2015-01-26 16:49:46     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 21a de januaro, antaŭ nelonge Kent Mearig, 33-jara fotografisto el la ŝtato Alasko de Usono, venis al la glacirivero Mendenhall, kaj tie li malsupren iris sur la fundon dek kvin metrojn profundan en fendo de glacio kaj kaptis per sia fotilo sublimajn pejzaĝojn korŝokitajn.

La glacirivero Mendenhall situas nur dek ses kilometrojn for de Juneau, la ĉefurbo de Alasko. Jam de longe Mearig emas priesplori naturajn miraklojn de la glacia mondo. Li asertis, ke li simple ĝuas la eksciton priesplori plej majestajn miraklojn de la naturo. Mearig diris: "Tiuj fotoj montras kolosan kaldronforman kavernon en glacio, kaj ĝi formiĝis de akva fluado tra maso malforte glaciiĝinta."

Mearig daŭrigis: "Ni iras esplori la glaciriveron Mendenhall, ĉar ĝi estas facile atingebla. Tiu ĉi loko, kiu montriĝas en ĉi foto, estas nur du horojn piedire distanca de mia hejmo. En multaj okazoj, precipe kiam la suno subiras, vi ne havas motivon ne iri al la glacirivero por esplorado. Iafoje la fendo de glacio ĝuste troviĝas ĉe viaj piedoj, kiu allogas vin eniri."

Helpe de loka gvidanto riĉa je spertoj, Kent Mearig vizitis tiajn glaĉerojn, kiaj ĝenerale estas facile atingitaj. Li diris: "En glaĉera turismumado ĉiam ekzistas danĝero. Estas tre malfacile, lingve priskribi mian amon al la glacirivero Mendenhall. Tamen, jam de tiam, kiam mi aĝis dek jarojn, tio estas parto de mia tuta vivo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto