Vizitu Forumon

Greka militaviadilo F16 kraŝis en Hispanio

(GMT+08:00) 2015-01-27 18:14:01     Redaktoro:Yu Rongkang

La Defenda Ministerio de Hispanio konfirmis, ke unu greka militaviadilo F16 kraŝis lunde posttagmeze en ekzercado en Hispanio, kaj mortis dek homoj, inkluzive de du grekaj pilotoj.

La Defenda Ministerio diris, ke aliaj 13 homoj vundiĝis en la akcidento, kaj sep el ili estis grave vunditaj.

La aviadilo kraŝis en la provinco Albacete, suda Hispanio, kie troviĝas la trejnejo de militaviadilaj pilotoj de NATO. La aviadilo perdis la movforton, kiam ĝi ekflugis. Poste ĝi kraŝis sur la parkadejo kaj koliziis kun aliaj aviadiloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto