Vizitu Forumon

Pollando memorfestis 70an datrevenon de liberiĝo de Aŭŝvico

(GMT+08:00) 2015-01-28 19:08:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde, okaze de la 70a datreveno de la liberiĝo de Aŭŝvico, la plej grava koncentrejo de nazia Germanio en Pollando, la pola registaro okazigis solenan ceremonion. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 300 postvivantoj de la koncentrejo kaj reprezentantoj el 49 landoj kaj internaciaj organizoj.

Tri postvivantoj faris parolojn en la ceremonio, kiu okazis en la Muzeo de Aŭŝvico. Ili diris, ke ili deziras atesti al la homaro tion, kio okazis en la koncentrejo, kaj ke neniu povas distordi la historion.

Pola prezidento Bronislaw Komorowski diris en la ceremonio, ke la koncentrejo Aŭŝvico ekstreme detruis la naturon kaj dignon de la homaro, kaj la postvivantoj de la koncentrejo rakontas ne nur siajn proprajn malfeliĉojn, sed ankaŭ la suferojn de ĉiuj viktimoj.

Komorowski diris ankaŭ, ke tie oni devas kondamni ĉiujn agojn, kiuj malamis kaj kontraŭstaris judismon, kaj memorigi la agojn, dediĉitajn al la libereco, justeco, leĝsistemo kaj persona libereco de civitanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto