Vizitu Forumon

Jordanio liberigos enprizonigiton en Sirio por revenigi sian piloton

(GMT+08:00) 2015-01-29 18:16:08     Redaktoro:Yu Rongkang

La libana televidstacio Placo merkrede raportis, ke tiuvespere enprizonigito Sajida al-Rishawi iris en Sirion, ŝi estos interŝanĝita kontraŭ jordania piloto Moaz al-Kasasbeh kaj japana ostaĝo Kenji Goto, kaptitaj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La jordania flanko liberigos Sajida al-Rishawi en la siria provinco Raqqa, kaj tiel la Islama Ŝtato liberigos la jordanian piloton kaj la japanan ostaĝon. La raporto ne malkaŝis pli da detaloj, kaj la oficialaj mediatoj de Sirio faris neniun raporton pri tio.

Pli frue en tiu tago la jordania registaro diris, ke Jordanio povas konsideri la liberigon de Sajida al-Rishawi, tamen la Islama Ŝtato devas garantii la liberigon de al-Kasasbeh.

Al-Rishawi partoprenis en suicidaj atakoj al tri hoteloj en Amano en 2005, kaj pli ol 60 homoj estis mortigitaj.

Moaz al-Kasasbeh estis kaptita de la Islama Ŝtato en la lasta decembro, kiam lia aviadilo kraŝis en Sirio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto