Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Jan 30)

(GMT+08:00) 2015-01-30 16:13:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Marde, okaze de la 70a datreveno de la liberiĝo de Aŭŝvico, la plej grava koncentrejo de nazia Germanio en Pollando, la pola registaro okazigis solenan ceremonion. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 300 postvivantoj de la koncentrejo kaj reprezentantoj el 49 landoj kaj internaciaj organizoj.

Tri postvivantoj faris parolojn en la ceremonio, kiu okazis en la Muzeo de Aŭŝvico. Ili diris, ke ili deziras atesti al la homaro tion, kio okazis en la koncentrejo, kaj ke neniu povas distordi la historion.

La urbeto Aŭŝvico en suda Pollando havas la historion de pli ol 800 jarojn. Ĝi estis elektita de nazia Germanio kiel sidejo de la plej granda "mortfabriko" dum la Dua Mondmilito. La koncentrejo establita en 1940 surbaze de malnova barako, fariĝis la ejo de amasbuĉado de homoj, plejparte judoj. Antaŭ ĝia liberiĝo en 1945, ĉirkaŭ miliono kaj cent miloj da homoj mortis en la koncentrejo.

Pola prezidento Bronislaw Komorowski diris en la ceremonio, ke Aŭŝvico estis la loko, kie la homa civilizacio estis faligita kaj la homa digno estis sisteme forprenita. Li diris ankaŭ, ke oni devas kondamni ĉiujn agojn, kiuj malamis kaj kontraŭstaris judismon, kaj memorigi la agojn, dediĉitajn al la libereco, justeco, leĝsistemo kaj persona libereco de civitanoj.

Marde la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj forte kondamnis la teroristan atakon kontraŭ la hotelo Corinthia en Tripolo, kiu mortigis almenaŭ naŭ homojn. En gazetara komunikaĵo, la membroj de la Sekureca Konsilio esprimis sian simpation kaj kondolencon al la familianoj de la viktimoj de tiu abomeninda ago kaj deziris rapidan resaniĝon al tiuj vunditoj.

La deklaro diris: "La membroj de la Sekureca Konsilio reasertis, ke terorismo en iu ajn formo kaj manifestado estas unu el la plej seriozaj minacoj al internacia paco kaj sekureco, kaj ĉiuj terorismaj agoj estas krimaj kaj senkulpigeblaj malgraŭ tio, ke ili estas faritaj de iu ajn kun ia ajn motivo en ajna loko kaj ajna tempo."

Pli frue en tiu tago, filio de la grupo Islama Ŝtato atakis la hotelon Corinthia, plej grandan en Libio. Estis mortigitaj almenaŭ naŭ homoj, inkluzive de kvin fremdlandanoj.

Lunde la Justica Departemento de Usono anoncis procesi kontraŭ tri rusaj spionoj, akuzataj pri sekreta kolektado de informoj kaj varbado de usonaj civitanoj al spionado. La leĝplenuma departemento de Nov-Jorko tiutage arestis unu el ili, kaj la ceteraj du jam iris el Usono. La Justica Departemento diris en sia deklaro, ke la tri rusaj spionoj estas Buryakov, Sporyshev kaj Podobnyy. Buryakov estis komizo de rusa banko en la distrikto Manhattan de Nov-Jorko, sed fakte li laboris por la rusa sekreta servo. Sporyshev estis komerca reprezentanto de Rusio al Nov-Jorko, kaj Podobnyy estis unu el membroj de la rusa delegacio al UN. Ili servis kiel interligantoj inter Buryakov kaj la rusa sekreta servo.

La deklaro diris, ke en tiu spiona reto, Sporyshev kaj Podobnyy respondecis fari instrukcion al Buryakov, analizi kaj ordigi la kolektitajn informojn kaj raporti ilin al la stabejo en Moskvo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto