Vizitu Forumon

Tri-landaj ministroj de eksterlandaj aferoj kunvenis en Pekino

(GMT+08:00) 2015-02-03 16:00:35     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde posttagmeze en Pekino okazis la 13a kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio, Rusio kaj Hindio. La tri-landaj ministroj profunde interŝanĝis opiniojn pri komune atentataj internaciaj kaj regionaj demandoj kaj promesis, ke ili klopodos antaŭenpuŝi konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj, akceli kunordigon kaj kunlaboron inter la emerĝantaj merkat-landoj, kaj grandigi pragmatan kunlaboron de la tri landoj. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la kunveno estas pragmata, efika kaj fruktodona.

Wang Yi prezidis la kunvenon. Li rimarkigis, ke en la pasintaj 13 jaroj la mekanismo de la ministra kunveno senĉese progresis ĉefe pro tri faktoroj: unue, la tri landoj reciproke estas strategiaj partneroj, kaj bonaj duflankaj rilatoj estas la bazo de la kunlaboro; due, similaj starpunktoj de la tri landoj pri gravaj internaciaj aferoj estas garantio de la kunlaboro; kaj trie, ĉiu el la tri landoj sin dediĉas al prosperigo de la nacio, kaj tio estas la movforto de la kunlaboro.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, diris, ke la mondo grave kaj rapide ŝanĝiĝas, kaj la tri landoj unuanime emfazis, ke ili klopodos antaŭenpuŝi konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj kun la kerno de kungajna kunlaboro.

Hinda samrangulo s-ino Sushma Swaraj, kiu unuafoje ĉeestis la ministran kunvenon, diris, ke la tri flankoj diskutis pri multaj temoj de internaciaj kaj regionaj aferoj. Ŝi akcentis, ke la kunveno estis fruktodona. Ŝi emfazis, ke la tri landoj devas atingi interkonsenton pri batalo kontraŭ terorismo.

La kunveno de tri-landaj ministroj pri eksterlandaj aferoj estis iniciatita en 2002. Ĝi estas grava platformo de la tri landoj por akordigi starpunktojn, pliigi komunajn konsentojn kaj serĉi kunlaborojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto