Vizitu Forumon

Ĉinio fariĝis deĵoranta prezidanto de Sekureca Konsilio de UN

(GMT+08:00) 2015-02-04 16:29:10     Redaktoro:Shanshan

Marde en la stabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN, anoncis, ke en februaro Ĉinio servas kiel la deĵoranta prezidanto-lando de la Sekureca Konsilio de UN, kaj dume ĝi prezidos pli ol 20 kunvenojn kaj proponos okazigi publikan debaton pri konservado de internacia paco kaj sekureco.

Matene de tiu tago Liu Jieyi prezidis konsiliĝon kiel februara deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN, kaj la ĉeestantoj adoptis la laborplanon de tiu ĉi monato post diskuto. Poste li kunvokis gazetaran konferencon kaj konigis laborojn de la Sekureca Konsilio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto