Vizitu Forumon

Aviadila kraŝo mortigis 31 homojn en Tajvano

(GMT+08:00) 2015-02-05 16:11:13     Redaktoro:Shanshan

Mekrede la pasaĝeraviadilo ATR-72 de la tajvana Trans-Azia Aerkompanio kraŝis en riveron en Taipei, kaj mortis 31 homoj. Inter la pasaĝeroj de la aviadilo estis 31 vojaĝantoj el la ĉina ĉeftero. El ili 16 mortis, 3 vundiĝis kaj 12 restas netrovitaj.

Merkrede matene je la 11a horo la pasaĝeraviadilo ATR-72 de la tajvana Trans-Azia Aerkompanio, kiu plenumis la flugon de Taipei al Quemoy, kraŝis en riveron en Taipei. En la aviadilo estis 58 homoj. Laŭ oficiala retpaĝaro de la trafika administracio de Tajvano, ĝis la 5a horo kaj 40 minutoj ĵaŭde matene estis trovitaj 46 homoj. 15 el ili estis transportitaj al hospitaloj kaj la aliaj 31 mortis.

Pro kunordigo kaj helpo de la du bordoj de la tajvana markolo, ĵaŭde matene 8 familianoj de la viktimoj el la ĉina ĉeftero ekveturis al Tajvano en la akompano de 4 laborantoj de turisma agentejo. Familianoj de aliaj viktimoj el la ĉina ĉeftero sinsekve iros al Tajvano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto