Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Feb 06)

(GMT+08:00) 2015-02-06 17:17:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Marde la jordania armeo anoncis, ke jordania piloto Moaz al-Kasasbeh, ostaĝigita de la Islama Ŝtato, jam estis mortigita, kaj ĝi faros fortan reprezalion. Tiutage la Islama ŝtato publikigis videaĵon en la Interreto, kiu laŭdire rivelas brulmortigon de al-Kasasbeh en metala kaĝo. La jordania televido raportis, ke al-Kasasbeh estis mortigita de la Islama Ŝtato jam en la 3a de januaro.

Tiuvespere jordania reĝo Abdullah II deklaris pere de la ŝtata televido, ke li tre malĝojas pro la murdo de al-Kasasbeh fare de la Islama Ŝtato, kaj alvokas unuiĝon de ĉiuj jordaniaj civitanoj. Samtage la jordania armeo faris deklaron, esprimante profundan funebron pro la morto de al-Kasasbeh. La armeo promesis fari fortan reprezalion. La Sekureca Konsilio de UN kaj ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris deklarojn, kondamnante la murdon de jordania piloto fare de la Islama Ŝtato, kaj urĝante pli fortan kontraŭterorisman batalon de ĉiuj landoj.

Merkrede Jordanio ekzekutis Sajida al-Rishawi, virinan suicidan bombatakanton de la Islama Ŝtato. Antaŭ tio la Islama Ŝtato proponis interŝanĝi enprizonigitojn kontraŭ ŝi.

Merkrede la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke estas senbaza la akuzo de la norvega polico kontraŭ ĉina studento, kiu estis forpelita el la lando.

Hong Lei, proparolanto de la ministerio, vokis tiutage en regula gazetara konferenco, ke Norvegio protektu la leĝajn rajtojn kaj la akademian liberecon de la studento.

La norvega polico ordonis la ĉinan doktorecan studenton, kiu laboris du jarojn por ventoenergia projekto en la Universitato de Agder, forlasi Norvegion antaŭ la 23a de januaro.

Norvega Brodkasta Kompanio diris, ke la norvegaj aŭtoritatoj faris la decidon pro la timo, ke fakaj scioj de la studento povus esti uzataj por "militaj celoj en aliaj landoj".

Hong diris, ke la senbaza akuzo difektas la rajtojn de la studento kaj damaĝas la akademian figuron de Norvegio. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Norvegio serioze protektos la akademian liberecon kaj la leĝajn rajtojn de la ĉina studento kaj evitos similajn kazojn en la estonteco.

Mekrede unu pasaĝeraviadilo de la tajvana Trans-Azia Aerkompanio kraŝis en la riveron Keelung en Taipei, kaj mortis 35 homoj. Inter la pasaĝeroj de la aviadilo estis 31 vojaĝantoj el la ĉina ĉeftero.

Tiumatene je la 11a horo la pasaĝeraviadilo, kiu plenumis la flugon de Taipei al Quemoy, kraŝis en la riveron Keelung en Taipei. En la aviadilo estis 58 homoj. Laŭ oficiala retpaĝaro de la trafika administracio de Tajvano, estis trovitaj 50 homoj. 15 el ili estis transportitaj al hospitaloj kaj la aliaj 35 mortis. Nun 8 homoj restas netrovitaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto