Vizitu Forumon

Ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun argentina prezidento

(GMT+08:00) 2015-02-06 16:38:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde posttagmeze en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun argentina prezidento Cristina Fernández de Kirchner.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Argentino ambaŭ estas grandaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj, kaj la du landoj estas naturaj partneroj unu por la alia. Li diris, ke Ĉinio kaj Argentino devas politike fidi, respekti kaj subteni unu la alian, ekonomie esti interkompletigaj kaj kungajnaj, kaj strikte kunlabori en internaciaj aferoj.

Cristina diris, ke ŝi plene sentis la amikecon de la ĉina popolo, ŝia vizito ricevis riĉajn fruktojn kaj fariĝis la nova startpunkto de la duflankaj rilatoj. Ŝi akcentis, ke Argentino donas grandan gravecon al la plenampleksa strategia partnereco, volas subteni la tendencon de reciproka vizito de altranguloj kaj profundigi kunlaborojn sur la kampoj de infrastruktura konstruo, nuklea energio, telekomuniko kaj eduko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto