Vizitu Forumon

IŜ peliĝis el Kobani

(GMT+08:00) 2015-02-09 16:46:15     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la usona novaĵretejo BuzzFeed en la 2a de januaro, post proksimume 112-taga batalo la kurdaj trupoj en Sirio reprenis la gravan landliman urbeton Kobani, kiun antaŭe dominis la ekstremisma organizaĵo "Islama Ŝtato" (IŜ).

En la lasta sabato la usona generalleŭtenanto James Terry faris deklaron, asertante, ke sub la usona grandskala aeratako la kurdaj trupoj sukcesis repreni la urbeton Kobani, kiun antaŭe dominis "Islama Ŝtato". En unu peco de videaĵo publikigita de armitaj membroj de "Islama Ŝtato", du armitaj homoj konfesis, ke "Islama Ŝtato" suferis malvenkon en Kobani. Unu el ili diris, ke la aeratako grandkvante mortigis armitajn elementojn, kaj tial "Islama Ŝtato" estis devigita eltiri sin el la okupita urbeto Kobani, kie troviĝas 360 vilaĝoj.

Eltiriĝo el la urbeto Kobani estas granda malvenko por "Islama Ŝtato", ĉar Kobani havas gravegan strategian valoron en tiu ĉi regiono. Ekde la pasinta jaro la armitaj fortoj de IŜ faris grandskalan atakon al Kobani, kiel grava urbeto de la kurdaj fortoj, kaj de tie okupis grandan teritorion de Sirio kaj Irako kaj forpelis kelkajn milojn da loĝantoj.

La 1an de februaro NBC raportis, ke de la 8a de aŭgusto 2014 Usono faris pli ol 700 aeratakojn al Kobani, detruis pli ol 280 armitajn bazlokojn kaj ĉ. 100 konstruaĵojn. Kaj la 31an de januaro CNN raportis, ke laŭ la Siria Observado pri Homaj Rajtoj, de la 6a de oktobro 2014 ĝis la 2a de februaro 2015 la armitaj fortoj "Islama Ŝtato" jam perdis ĉirkaŭ 1 000 homojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto