Vizitu Forumon

Konflikto inter futbalaj fanoj kaj policanoj mortigis 22 homojn

(GMT+08:00) 2015-02-09 17:00:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Dimanĉe nokte en Kairo okazis konflikto inter futbalaj fanoj kaj policanoj. Laŭ la retpaĝaro de la egipta ĵurnalo La Piramido, la konflikto mortigis almenaŭ 22 homojn. La Mezorienta Novaĵ-agentejo raportis, ke 25 homoj estis vunditaj en la konflikto. Unu loka hospitalo diris, ke larmiga gaso eligita de la polico estigis sufokadon kaj interpremadon de la fanoj kaj kaŭzis la tragedion.

Tiunokte en la aerarmea stadiono okazis matĉo inter la teamoj Zamalek kaj Enppi. Partaj fanoj konfliktis kun la polico pro tio, ke ili ne povis eniri por rigardi la matĉon. La egipta Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke la konflikto okazis pro tio, ke iuj el la fana grupo Ultraj Blank-Kavaliroj intencis trudeniri la stadionon sen enirbiletoj, kaj la polico alprenis rimedojn por malebligi difekton de publikaj posedaĵoj.

La grupo Ultraj Blank-Kavaliroj, kiu subtenis la teamon Zamalek, asertis, ke la malfermitaj pasejoj tute ne povis kontentigi la eniran postulon de la fanoj, kaj kiam iuj provis transgrimpe eniri la stadionon, ili estis malhelpitaj de policanoj per larmiga gaso. La grupo publikigis liston de la mortintoj kaj iliajn fotojn en la Interreto. La fotoj montris, ke multaj el la mortintaj fanoj surhavis la teaman ĉemizon de Zamalek.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto