Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Feb 13)

(GMT+08:00) 2015-02-13 14:35:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La kontaktgrupo pri Ukrainio marde akordiĝis pri plano por retiro de pezaj armiloj kaj atingo de milithaltiga interkonsento. Membroj de la kontaktgrupo diskutis en la kunveno ankaŭ pri la ŝtata strukturo de la ukraina regiono Donecko kaj la okazigo de loka elektado.

La kunveno estis okazigita kun fermitaj pordoj en la halo de diplomatia servo en la urba centro de Minsko. Ukraina eksprezidento Leonid Kuchma, speciala reprezentanto de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo Heidi Tagliavini, rusa ambasadoro al Ukrainio Mikhail Zurabov kaj reprezentantoj de la siaflanke deklaritaj respublikoj de Donecko kaj Luhansko Denis Pushilin kaj Vladislav Deinego ĉeestis la intertraktadon, kiu celas helpi solvadon de la situacio en Ukrainio.

La rekorda monpuno de Ĉinio al la firmao Qualcomm montras ĝian firman decidon elradikigi komercajn mispraktikojn kaj krei medion por justa konkurenco. La usona produktanto de poŝtelefonaj blatoj konsentis pagi monpunon de 975 milionoj da dolaroj, post kiam la ĉinaj aŭtoritatoj konstatis, ke ĝi misuzis sian merkatan dominadon, malobservante la Kontraŭmonopolan Leĝon de Ĉinio.

Ekde la lasta jaro la enketo al Qualcomm kaj aliaj translandaj kompanioj, inkluzive de Microsoft estigis maltrankvilon de la okcidentaj komercistaj rondoj kaj amaskomunikiloj, kiuj akuzis Ĉinion, ke ĝi direktis la enketon al fremdlandaj firmaoj. Tamen, faktoj pruvis la mislokiĝon de iliaj zorgoj, kiam la ŝtataj telekomunikaj gigantoj China Telecom kaj China Unicom estis submetitaj al kontraŭtrustaj enketoj ekde 2011, kaj dume bone konataj alkoholaĵaj produktantoj Kweichow Moutai kaj Wuliangye estis kondamnitaj al monpuno de 200 milionoj da juanoj pro monopolo en 2013.

La deklaro publikigita de la Ŝtata Komisiono de Disvolvo kaj Reformado diris, ke praktikoj de la firmao Qualcomm malhelpis novigon kaj teknikan disvolvadon, damaĝis la rajtojn kaj interesojn de konsumantoj kaj malobservis rilatajn kontraŭmonopolajn regulojn de Ĉinio.

Oficejo de la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj merkrede konfirmis, ke kvar ŝipoj kun kontraŭleĝaj migrantoj pereis en la maro proksima al la itala marbordo, kaj malaperis 300 homoj.

Antaŭ tio la oficejo anoncis, ke 29 kontraŭleĝaj migrantoj pereis dum la la transveturo de Mediteraneo en la akvoj de Lampedusa Insulo pro malbona vetero. Sed merkrede la oficejo asertis, ke laŭ raportoj el la Itala Marborda Gvardio kaj la postvivantoj, malaperis ĉirkaŭ 300 homoj. La migrantoj plejparte venis el Sub-Sahara Afriko. Ili forlasis la marbordon de Liberio kaj provis transveturi Mediteraneon al Italio per kvar kaŭĉukboatoj. La postvivantoj atestis al la oficejo, ke matene en la lasta sabato ili ekveturis per kaŭĉukboatoj al Italio, kaj dum kelkaj tagoj ili estis sur la maro sen akvo kaj manĝaĵo. La Itala Marborda Gvardio serĉas plu la malaperintojn, tamen ilia agado estas tre malfacila pro malbona vetero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto