Vizitu Forumon

Krimulo de pafadoj en Danio estis pafmortigita

(GMT+08:00) 2015-02-16 17:13:48     Redaktoro:Selena

La dana polico dimanĉe asertis, ke ili pafmortigis suspektaton, kiu faris du atencojn en Danio.

En iu kultura centro kaj sinagogo en la urbcentro de Kopenhago okazis du pafadoj en sabato, kaj 2 homoj mortis kaj 5 policanoj vundiĝis pro tio. La dana polico supozas, ke estas sama krimulo, kiu kaŭzis la du pafadojn kaj tuj disvolvis areston. Dum persekuto iu viro eligis pafilon kaj celis pafi kontraŭ policanoj, kaj policanoj pafmortigis lin.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN dimanĉe publikigis deklaron pere de sia proparolanto kaj forte kondamnis du pafadojn en Kopenhago. Li akcentis, ke ne ekzistu rasa aŭ religia diskriminacio kun ajna formo. Li samtempe esprimis subtenon de UN al la danaj popolo kaj registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto