Vizitu Forumon

Ministroj prenos taksion aŭ veturigos motorciklon

(GMT+08:00) 2015-02-16 12:54:57     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la germana magazino Der Spiegel en la 4a de februaro, la rimedoj por financa ŝparado, elmetitaj de la greka ĉefministro nove investita Alexis Tsipras, ampleksas ne nur la redukton de elspezo, sed ankaŭ la vendon de publikaj aŭtoj. El Ateno oni informis, ke la greka registaro planas vendi specialajn aŭtojn de ĉiuj kabinetanoj: en la estonta tempo la ministroj prenos taksion aŭ simple mem veturigos motorciklon.

La ekstera mondo opinias, ke la rimedaro de Alexis Tsipras kalkuleblas kiel unu grava signo de la graka reformado. Laŭinforme, inter la publikaj aŭtoj vendotaj nur unu aŭto BMW ekipita per satelita telekomunikilo valoras 750 mil eŭrojn. Por praktiki ŝparadon Alexis Tsipras mem agas ekzemplodone: lia veturilo ankoraŭ estas la nigra aŭto Audi A4, kiun li uzis jam antaŭ sia ĉefminitriĝo. Krome, Alexis Tsipras postulis, ke la ministroj, ĉe flugo por ofica vojaĝo, laŭeble veturu en ekonomia kajuto.

La ŝparrimedoj de la nova ĉefministro ricevis la subtenon de Georgios Katrougalos, greka ministro pri administra reformado. Li diris, ke li mem en la estonteco stiros sian propran aŭton por iri al laboro. Demandite, ĉu li zorgos pri sia sukereco, li humure respondis: "Kial mi bezonas gardon de policanoj? Se mi perceptus, ke iu ĵetos al mi jahurton, mi povus tuj returnigus mian aŭton."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto