Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Feb 27)

(GMT+08:00) 2015-02-27 15:47:00     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Oficisto el la jemena registaro marde malkaŝis, ke prezidento Abdu Rabbih Mansour Hady jam retiris sian rezignon kaj konsentis resti sur la posteno. La ribela ŝijaista grupo Houthi asertis en sia deklaro, ke Hady en la suda urbo Adeno jam perdis la leĝecon. Analizantoj montris, ke Jemeno estas ĉe la rando de interna milito, kaj la situacio eble estos ekster la regado en ĉiu momento. Registara oficisto en la urbo Adeno diris, ke lunde vespere Hady formale petis retiri sian rezignon pri prezidenteco. En januaro de la kuranta jaro ribeluloj de la ŝijaista grupo Houthi kaptis la ĉefurbon Sanao, kaj iom post iom ili tenas ĉiujn registarajn organojn, gazetarajn instituciojn kaj la flughavenon de Sanao sub sia regado. Poste estis limigita la eliro de pluraj gravaj altranguloj de la jemena registaro, inkluzive de prezidento Hady kaj ĉefministro Khaled Mahafoudh Bahah. La 22an de januaro Hady prezentis al la parlamento sian rezignon. Tamen la rezigno ankoraŭ ne estis aprobita. Rilate la peton de Hady, la ŝijaista grupo Houthi asertis en sia deklaro, ke la prezidenteco de Hady jam perdis la leĝecon.

Merkrede vespere la Komerca Ministerio de Ĉinio anoncis, ke Ĉinio kaj Korea Respubliko parafis liberkomercan interkonsenton, kaj tiel komplete finiĝis la intertraktado pri liberkomerca interkonsento inter la du landoj. Ĉinio kaj Korea Respubliko komencis la intertraktadon en majo de 2012. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia sud-korea paralelulo Park Geun-hye konfirmis efektivan finon de la intertraktado en Pekino en la lasta novembro. La interkonsento ampleksas 17 kampojn, inkluzive de la komerco pri varoj kaj servoj, investado kaj komercaj reguloj, kaj temoj, ekzemple elektronika komerco kaj registara aĉetado. La Komerca Ministerio de Ĉinio diris en la lasta novembro, ke la interkonsento estos subskribita en 2015 kaj validiĝos en la dua duono de la jaro.

La organizo Siria Observado de Homaj Rajtoj marde diris, ke lunde la ekstremisma grupo Islama Ŝtato lanĉis atakon al la vilaĝoj loĝataj de kristanaj asirianoj en la provinco Al Hasakah, norda Sirio kaj kidnapis almenaŭ 90 vilaĝanojn. La organizo anoncis en sia retpaĝaro, ke lunde militantoj de la Islama Ŝtato atakis urbeton de asirianoj en la antaŭurbo de la ĉefurbo de Al Hasakah kaj kidnapis almenaŭ 90 homojn, kaj la viroj estis forkaptitaj al proksima montaro. Poste la Islama Ŝtato faris deklaron, proponante ŝanĝi la kidnapitojn kontraŭ militantoj retenitaj de kurdoj. Ĝi asertis, ke se la propono estos rifuzita, ĝi mortigos la kidnapitojn. Lastatempe la Islama Ŝtato kelkfoje atakis kristanajn asirianojn. Laŭ raporto de la siria novaĵ-agentejo, lunde militantoj de la Islama Ŝtato forbruligis kristanan preĝejon en la provinco Al Hasakah. La 15an de tiu ĉi monato la siria filio de Islama Ŝtato publikigis en socia retejo videaĵon, montrante mortigon de 21 egiptaj koptoj fare de maskitaj militantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto