Vizitu Forumon

Defenda buĝeto por 2015 kreskos per ĉirkaŭ 10%

(GMT+08:00) 2015-03-04 16:07:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Fu Ying, proparolanto de la 3a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, merkrede diris, ke Ĉinio ĉi-jare pliigos sian defendan buĝeton per ĉirkaŭ 10% kompare kun 12,2 procentoj en la lasta jaro.

Responde al demando pri defenda buĝeto, Fu diris, ke Ĉinio estas granda lando kaj bezonas sufiĉajn armitajn fortojn por protekti ŝtatan sekurecon kaj la popolon por ke la popolo trankvile laboru kaj vivu. Ŝi diris, ke Ĉinio devas sin modernigi, kaj la grava enhavo estas modernigo de la nacia defendo kaj la armeo, tial necesas certa fonduso kiel garantio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto